Our site will be undergoing maintenance from 6 a.m. - 6 p.m. ET on Saturday, May 20. During this time, Bookshop, checkout, and other features will be unavailable. We apologize for the inconvenience.
Cookies must be enabled to use this website.
Book Image Not Available Book Image Not Available
Book details
  • Genre:BODY, MIND & SPIRIT
  • SubGenre:Spiritualism
  • Language:Esperanto
  • Pages:182
  • eBook ISBN:9781667859736

Espero neniam mortas

by Paiva Netto

Book Image Not Available Book Image Not Available
Overview
Kun ĉiama entuziasmo pri Bonfarado, ne akceptante ian penson pri malvigliĝo aŭ malvenko, Paiva Netto metis en ĉi tiun verkon sian sperton de pli ol 66 jaroj dediĉitaj al rekonata kaj rimarkinda homama agado, kies signo estas Realiganta Fido, kaj li montras nepre ĝustan direkton: "Jesuo, la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, estas la Dia Espero, kiu malsuprenvenis al afliktitoj kaj la senmorta certeco pri pli bonaj, pli solidaraj tagoj!"
Description
Al vi, kiu serĉas neelĉerpeblan balzamon por via Animo, meze de teruraj baroj en la ĉiutaga vivo, same kiel plifortiĝon kaj viglecon por alfronti la multenombrajn defiojn dum la irado, ĉi tiu verko estas nemalhavebla kunulo, kiu alportas spiritajn konforton kaj klarigon. Paiva Netto estis inspirita noti ĉi tiun fortan ekkrion — Espero neniam mortas! — kiam li spektis, en la jardeko post 1980, ke junulo diris per la televido, ke li perdis la esperon pri la vivo. Kun sia ĉiama entuziasmo pri Bonfarado, ne akceptante ian penson pri malvigliĝo aŭ malvenko, la aŭtoro metis en ĉi tiun verkon sian sperton de pli ol 66 jaroj dediĉitaj al rekonata kaj rimarkinda agado ekumena kaj homama, kies signo estas Realiganta Fido, kaj li montras la nepre ĝustan direkton: "Jesuo, la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, estas la Dia Espero, kiu malsuprenvenis al afliktitoj kaj la senmorta certeco pri pli bonaj, pli solidaraj tagoj!"
About the author
José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa polurita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".